Lasta alvoko kontraux la vinopereigantoj

Tion ili skribis : iuj komercemuloj provizis paperon kaj inkon, liberalismanoj sufloris la argumentojn, sindikatestroj ekrevis pri konkurencaj avantagxoj por euxropa vinindustrio, kaj la tuton kunpakis Euxropa Unio surpaperigante, kiel oni forigos la kulturajn diversecojn de vinmerkato.
Kion ili skribis ? gxuste tion, ke euxropa legxo permesos manipuli niajn vinojn, tiel, ke ili konformu al konsumismaj normoj elpensitaj fare de merkatistoj en la grandaj internaciaj alkoholaj firmaoj. La vinojn oni rajtos aromizi, senalkoholigi, oni rajtos enmeti glicerinon, fermentigi en Euxropo koncentritajn mostojn el Argentino, aux importi vinbersukon kaj el ƒùi fari lauxdire svedan vinon ! Oni rajtos intermiksi kontinentojn, konkurigi mizerulon kontraux mizerulo, profiti el la trolaborigo de homoj en novaj vinoproduktaj landoj, por ke konsumanto pagu malpli en superbazaro.
Devos malaperi vilagxoj, vitokampoj, pejzagxoj, iliaj historio kaj kulturo, inoj kaj viroj de la vinregionoj, la tradiciaj kapabloj, la lokaj vinberspecoj, la komuna surprizo pro la nova gusto de la jara produkto, la subtilaj diferencoj laux far-metodoj aux devenoj, la cxiutaga popola vineto, la vitospecoj cinsauxto el Minervlando, griza takvino el Luarlando kaj el Saint-Bris, fortika cxeneno seka, placxa grenacxo el Rodanvalo, eleganta nigra pinoto el Burgonjo, la malvaste konata leno el Elo el Gaillac, la pli ol mil ceteraj specoj de Francio kaj kvin mil el la mondo devos malaperi tiu tuta ricxajxo, kaj cedi antaux unuformeco kaj facila fabrikado.
Ekonomika diktatorado malbone gustas. Gxi volas detrui vinon jam dum gxia farado pro starigo de intensa vitkultivo kaj kemiaj procedoj. Gxi volas, ke vino ne plu memoru sian fariton kaj igxu normita produkto de nutrajxindustrio. Ni estas en malfacila situacio. Pogranda komerco kaj kontrauxvinaj premgrupoj interligigxis, kaj - kun aprobo de Euxropa Unio - ili detruas la kamparanan kaj propran ecaron de vinmerkato. Ili provas frakasi gxian kulturan rolon kaj arangxi grandan, tutmondan merkaton de alkoholajxoj, per kiu profitos kelkaj plurnaciaj kompanioj. Ili malzorgas homon kaj socion, foroferas la vinkulturajn laboristojn kaj la viglecon de la kamparoj sin per gxi vivtenantaj.
Cxu nur tion ni spektos: ke vino mortos kaj ke aperos ebriigxajxoj malhomaj, nuraj komercajxoj entenantaj alkoholon?
Vinfaristo laboras laux antikva alkemio, laux arto kiu cxangxas auxtonan elementon al sensajxo, kiu per plurgeneracia laboro fasonas la landojn, la kutimojn, la simbolojn, kaj kreas sociajn ligojn, feliĉajn tempojn kaj komunajn plezurojn.
Pro cxiuj cxi kauxzoj
NI KONTRAUXAS reformprojekton, kiu malestimas la kulturajn, sociajn, ekonomiajn kaj naturajn implikojn de vinfarado, kaj kiu bagateligas vinojn !
NI SUBTENAS reformon, kiu rigardas vinmerkaton laux la principo de "kultura escepto" kaj konservas eblan estontecon por la kamparana vinkulturo.
NI INVITAS al vasta publika debato pri estonteco de euxropaj vinkulturo kaj vinfaristoj.



